
Laú geaktivuloj de Indymedia de Belorusujo en urbo Minsk, en la lasta nokto (la 24an de marto) je la 03:30a horo frumatene, OMON detruigis tendaron kiu estis organizita en la centro de la urbo por protesti kontraú la fraúdo en balotoj en Belorusujo. Inter 30 kaj 40 tendoj estis detruitaj kaj chirkaú 500 homoj estis malliberigataj. Inter la tendoj detruitaj estas tiu de Indymedia de Belorusujo kaj multaj malliberigatoj estas radikalaj geaktivuloj kiel tiuj de anarki-punka bando Deviation (la kantisto Stas Pochyobut) kaj la geeldonistoj de humora revuo anarkiisma Navinki. Chi tiuj malliberigatoj estis sovaghe brutigitaj. La policaj arestejoj jam estas plenaj kaj la homoj arestitaj che Strato Oktobro estis transportitaj al nekonataj lokoj for de la urbo: laú informoj, al urbo Zhodino. La ghusta loko de la arestejo, la kondichoj en kiuj trovighas la malliberigatoj kaj la akuzoj al ili direktitaj estas nekonataj. Geaktivuloj de Indymedia stimas ke miloj da homoj estis arestitaj en la lastaj 10 tagoj en tuta Belorusujo. Geaktivuloj belorusaj petas iu ajn solidarecon kaj agon che la ambasadorejoj de Belorusjuo en la tuta mondo!
Belorusaj geaktivuloj petas iun ajn solidarecon kaj agojn che la ambasadorejoj (1) (2) en la tuta mondo.
Videoj:19/03/2006 (1) (2) 25/3/2006 (3)