![]() | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| | Paca marsho en urbo Oaxaca rezultigis 8 torturitajn homojn
La lastan 17an de januaro en urbo Oaxaca okazis marsho kiu staris el "Monumento a la Madre" direkten al "Plaza de la Danza" por postuli liberecon al politikaj gearestitoj, haltigon de la subpremado, punon al murdistoj de la popolo kaj la forpelon de Ulisis Ruiz Ortiz el urbo Oaxaca. La marsho, alvokita de COFADAPPO, estis paca kaj komencis je la 16a horo per partopreno de pli ol 3.000 homoj. Je la fino de la manifestacio, kiam la homoj jam estis revenintaj al siaj domoj, 8 aktivuloj estis arestitaj de polica grupo "Preventivos". Post kelkaj momentoj, aliaj 3 aktivuloj ankaú estis arestitaj. Nur post kelkaj horoj, ili estis lokalizitaj: ili estis fizike kaj psikologie torturitaj. En urbo Santa Lucia del Camino, kie trovighas sidejo de CIPO-RFM (Consejo Indigena Popular de Oaxaca - Ricardo Flores Magón - Popola Indighena Konsilantaro de urbo Oaxaca) estas sen-numerplata cirkulanta taksio kiun CIPO suspektas esti minaca. CIPO-RFM lanchis alvokon al chiuj popoloj de la mondo, alighantoj al "Otra Campaña" (Alia Kampanjo), al liberaj amas-komunikiloj, fratoj kaj fratinoj, por ke chiuj helpu disvastigi tion kio okazas en Oaxaca kaj por ke chiuj faru agojn kaj premojn che Federacia Registaro por la liberigo de la politikaj arestitoj kaj por la solvo de la justaj postuloj de la popolo de Oaxaca.
|