![]() | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| | Gelernantoj denove manifestacias sur stratoj en la urbo Campinas
En mateno de jaúdo, la 15-an de marto, mez-lernejanoj marshis denove sur la stratoj de la urbo Campinas por protesti kontraú la alta prezo de la urba transporttarifo. La manifestacio finis antaú la urbo-domo, kiu estis chirkaúbarita de urba kaj shtata policoj kaj hundoj. Fine de 2006 S-ro. Hélio de Oliveira Santos, ano de Demokratia Laborista Partio (PDT), urbestro de Campinas, donis malagrablan donacon al la popolo. Li plialtigis la busbileton de R$ 2,00 al R$ 2,25 kaj la prezon de selektita transporto de R$ 2,20 al R$ 2.,60. La plialtigo validas ekde la 19-a de decembro, kiam la lernejanoj feriis kaj la laboristoj ghenerale pretighis por la jarfinaj festoj, en taktiko de la urba registaro por malfaciligo de manifestacioj de malkontentuloj kaj por nerimarkigo au silentigo de la popola malkontento. En Campinas Fronto kontraú Plialtigo de Bus-bileto aranghas tiajn mobilizojn pere de peticioj, agoj kaj manifestacioj por tiel elmontri plenan indignighon kaj por nuligi la plialtigon. Reprezentantojn de la lernejanoj akceptis la urba sekretario pri transporto, S-ro Gerson Bittencourt, kiu prezentis la kialojn por la plialtigo, sed tio ne konvinkis la gelernantojn pri sia praveco. La sekretarion oni invitis al publika pri-diskutado, okazonta la 12-an de aprilo, sed li ne konfirmis sian partoprenon.
|