
Miloj da homoj marshis sur la stratoj por protesti kontraú la transporta sistemo de urbo Santiago, chefurbo de Chilio. La popolo plendas pro la nova transporta sistemo enkondukita de la registaro de prezidantino Michelle Bachelet komence de februaro, kiu rezultigis, inter aliaj aferoj, teruran malabundon de busoj. La manifestacioj koncentrighis en la plej granda parto de periferiaj kvartaloj, kiuj estis pli damaghitaj de la manko de busoj. La popolo okazigas chiutagajn blokadojn ekde la inaúguro de la sistemo.
La manifestaciantoj kaptis la okazon de la protestoj de "Tago de Juna Batalanto" memor-festata en la tuta Chilio omaghe al Rafael kaj Eduardo Toledo, du fratoj murditaj en marto 1985, viktimigoj de polica subpremado. Entute 800 homoj estis arestitaj dum la manifestacio.
Legu pli: Plena raporto pri la krizo en la transporto | Fratoj Vergara -Toledo kaj la tago de la batalanta junularo
Fotoj: [ I | II | III ]
Cxi intereta pagxo proponas disvastigi novajxojn en Esperanto, sed ne akceptas supersignitajn esperantajn literojn. Oni uzu metodon "h" aux "x" aux alian.
Mi proponas al estro adopti la universalan komputilsignon "Unikodo" tiel permesante skribi vere en esperanto.