Editoriais Novajhoj Editoriais Antigos Arquivo de notícias Vidu la kalendaron pri la manifestacioj português | español english | esperanto | | Aliaj komunikiloj |  | | | | | |  | Publikigu! Sendu viajn videojn, elsendojn, fotojn, tekstojn kaj intervjuojn rekte el via navigilo. | Novajhoj Tuja kaj plena raporto de okazantajhoj rilataj al la novaj movadoj. | Eldona Politiko Sciu pri la eldona politiko de SCA. | Estu volontulo! Partoprenu tiun chi projekton de amas-komunikila demokratiigho. | Kontakto Sendu vian mesaghon al ni. | Helpo Kiel publikigi viajn informojn en aliaj formatoj. | Pri SCA Sciu la principojn de Sendependa Centro de Amaskomunikiloj. | Babilejo de SCA Aliru en nian babilejon. "Sciu kiamaniere". | Subtenu al Indymedia Konu aliajn projektojn de SCA kaj kontribuu al sendependa amas-komunikilo. | Kashitaj Artikoloj Rraportoj ripetitaj, senenhavaj aú kiuj malakordas pri la Eldona Politiko. | | SCA Brazilo |  | | Página estática dos coletivos. | Brasília Campinas Caxias do Sul Curitiba Florianópolis Fortaleza Goiânia Joinville Porto Alegre Rio de Janeiro Salvador São Paulo | | | | ricevu SCAn informilon |  | | | | priserchu |  | | | | Aliaj SCAj |  | www.indymedia.org Projetos da Rede Global impresso rádio tv (newsreal) vídeo Tópicos biotecnologia África áfrica do sul ambazônia estreito de gibraltar ilhas canárias nigéria quênia América Latina argentina bolívia brasil chiapas (mex) chile chile, sul colômbia equador méxico peru porto rico qollasuyu (bol) rosário (arg) santiago (chi) tijuana (mex) uruguai valparaíso (chi) América do Norte canadá hamilton maritimes montreal ontário ottawa quebec thunder bay vancouver victoria windsor winnipeg estados unidos arizona arkansas atlanta austin baía de são francisco baía de tampa baltimore binghamton boston búfalo carolina do norte charlottesville chicago cleveland colorado columbo danbury, ct estados unidos filadélfia hampton roads, va havaí houston hudson mohawk idaho illinois, sul ítaca kansas city los angeles madison maine massachusetts, oeste miami michigan milwaukee mineápolis/st. paul nova hampshire nova iorque nova jérsei nova orleans novo méxico oklahoma omaha pittsburgh portland richmond rochester rogue valley saint louis san diego santa bárbara santa cruz, ca são francisco seattle tallahassee tennessee texas, norte urbana-champaign utah vermont washington, dc worcester Ásia burma índia jacarta (ins) japão manila (fil) mumbai (ind) quezon (fil) Europa alemanha alicante (esp) andorra antuérpia (bel) armênia atenas (gre) áustria barcelona (esp) bélgica belgrado (scg) bielorrússia bristol (ing) bulgária chipre croácia escócia estreito de gibraltar euskal herria/país basco flandres ocidental (bel) flandres oriental (bel) galiza grenoble (fra) holanda hungria irlanda istambul (tur) itália la plana (esp) liege (bel) lille (fra) madri (esp) malta marselha (fra) nantes (fra) nice (fra) noruega paris/ilha-de-frança (fra) polônia portugal reino unido romênia rússia suécia suíça tessalônica (gre) toulouse (fra) ucrânia valência Oceania adelaide (aus) aotearoa/nova zelândia brisbane (aus) burma darwin (aus) jacarta (ins) manila (fil) melbourne (aus) oceania perth (aus) quezon (fil) sydney (aus) Oriente Médio armênia beirute (lin) israel palestina Processo discussão faq da indymedia fbi/situação legal listas de discussão processo & docs técnico voluntários | | |
| | Arquivo de editoriais | PERFORTO | Jun 13 | | Loghantaro de Kvartalo Manguinhos protestas kontraú polica perforto  Vespere de lasta mardo, la 10an de junio, dekoj da loghantoj de domacharo che Kvartalo Manguinhos (Rio de Janeiro), akompanataj de reprezentantoj de organizoj por homaj rajtoj protestis kontraú perforta polica ago kontraú la komunumo la lastan vendredon, la 6an de junio. En tiu tago, trupo de la Militista Polico, kiu patrolis che Avenuo Democráticos, pafadis sen iu ajn motivo direkten al strato Gil Grafee, kaj vundis du senkulpajn homojn. La policistoj ankaú arestis loghanton de la regiono akuzante lin de komerci drogojn kaj pafis de proksime lin trafante lian kruron, malgraú tio, ke li estis kontrolita. La komunumamoj protestis kontraú la polica ago antaú la 21a Polica Distrikto en kvartalo Bonsucesso, postulante esploron pri la arbitra ago. komentu chi raporton | | LIBERA PROGRAMO | Jun 07 | | 4a Forumo Internacia de Libera Programo  De la 5a ghis la 7a de junio okazis en Porto Alegre internacia renkontigho de komunumo de libera programo, en centro de eventoj de universitato PUC-RS. Entute estis kvin chambroj kie okazis prelegoj, diskursoj kaj labor-grupoj. La prelegoj traktis pri temoj plej variaj, kiaj: disvastigo de uzo de komputilajho kaj uzado de liberaj programoj ene de medio akademia, kaj inter aliaj temoj: grandaj firmaoj, kiuj uzas liberajn programojn, genra premo en informadiko, rilato inter registaroj kaj disvolvantoj de liberaj programoj kaj interesaj eksperimentoj en eduko. Pluraj aktivuloj de komunumo partoprenis, kelkaj prelegis, aliaj oferis lernlibrojn. Inter ili, estis Doc Searls (Linux Journal), Miguel de Icaza (Gnome Fondation), David Axmark (mySQL) kaj Marcelo Tosatti (disvolvanto de kerno 2.4). komentu chi raporton | | SUBPREMADO | Jun 05 | | Polico de Sao Paulo efektivigas amasan areston de travestitoj La 21an kaj la 29an de Majo, antaú unu monato de la Fiera Marsho de Gejoj aúspiciita de GLBT, la 16a polica distrikto de urbo Sao Paulo, sub respondeco de policestro Dro Alexandre Sayao, arestis 145 travestitojn tra Avenuo Indianapolis. La kialo de la arestoj estis 6 plendoj registritaj en la polica distrikto pri shteloj kaj kontraúlegha komerco de drogoj, supozeble praktikitaj de la travestitoj. Sub preteksto de krimo, la policestro ordonis konfuzan areston de chiuj travestitoj de Avenuo Indianapolis, sub la filmado de la televidaj programoj "Brasil Urgente" kaj "Cidade Alerta" en la televidaj retoj "Bandeirantes" kaj "Record". La arestitaj travestitoj montris vundojn pro la perforta ago kaj suferis pro kontraúlegha embaraso pro tio, ke ili aperis en nacia televida reto en humiliga situacio, per ligo de siaj visaghoj al krimoj. La titolo de la raporto estis: "Polico chasas travestitan banditaron!" Delegito intervjuita en la programo, Dro Humberto, asertis diversfoje, ke unu el la kialoj de la arestoj estis pro tio, ke la travestitoj seksumadis sen uzo de kondomo. komentu chi raporton | | KONTRAÚ G8 | May 31 | | Komencas la protestoj kontraú G8  La 1an, 2an kaj 3an de junio, reprezentantoj de la 7 plej richaj landoj de la mondo plus tiuj de Rusio - grupo konata kiel G8 - kunsidas en la franca urbo Evian por diskuti pri mondaj politikoj. La gvidantoj, kiuj kunsidas en fermitaj chambroj, estas protektata de fortaj sekurecaj aparatoj. La elekto mem de urbo Evian por la kunsido shuldighas al sekureca rimedo pro tio ke la urbeto situas en periferio de la lando kaj havas malfacilan alireblecon. Ekde la Genova kunsido en jaro 2001, la elekto de la kunsida loko estas temo tre delikata char la gvidantaro serchas lokojn kiuj malfaciligas grandajn protestojn kaj rektajn agadojn. Chi jare, estis invititaj al la kunsido, reprezentatoj de la landoj plej "elmergighantaj" inter ili, Brazilo, kaj la cheesto de prezidanto Lula estis konfirmita. La temoj pritraktotaj estas: Afriko kaj la migrantoj; Naturaj rimedorichoj kaj ilia ekspluatado; Respondeco de la entreprenoj kaj evito de konfliktoj; Shakro de armiloj; Monda Fonduso por Aidoso; Disponebleco je la akvo; Shuldoj kaj strukturaj alkonformigadoj; Iniciato pri monda organizado de la natur-medio; Shoko pro la tutmondigho; De la loko al la tutmondo. Aktivuloj de diversaj partoj de la mondo organizas agadojn kiuj povus malebligi la renkontighon. La agadoj estas koncentritaj en tri ejoj: Evian, Genebro kaj Lausanne (Mapo de la agadoj). Grandaj marshoj kaj bataloj per rektaj agadoj okazas ekde la 29a de majo. 
Vidu la fotojn: 31/05: 1 | 2 | 3 30/05: 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 29/05: 1 | 2 komentu chi raporton | | LATINAMERIKO | May 25 | | Ghenerala striko kaj polica subpremo en Peruo  La 23an kaj la 24an de majo okazis renkontigho de la prezidantoj kaj reprezentantoj de la landoj de "Grupo de Rio", kiel estas konata la latinamerika G8, en urbo Cusco en Peruo. Dum la tuta semajno, miloj da manifestaciantoj marshis sur la stratoj de urbo Cusco proteste pro la nov-liberala modelo pri disvolvighado, pro la investo-shparoj en edukado kaj sociaj sektoroj, kaj pro la strukturaj reformoj altruditaj de IMF (Internacia Mona Fonduso) kaj ALCA (Libera Areo por Komerco de Amerikoj). La instruistoj kaj la laboristoj de transportoj strikis naciskale. Dum la manifestacioj multaj homoj estis arestitaj kaj instruisto perdis la okulon per vundado pro la polica perforto. komentu chi raporton | | INDIGHENA AFERO | May 23 | | Minacoj en gvarania rezervo en marbordo de provinco São Paulo  La 13an de majo, aktivuloj kaj jhurnalistoj estis senkompate esplor-pridemanditaj, per armiloj direktitaj al iliaj kapoj fare de policistoj kiuj volis scii kion ili faris en la gvarania rezervo en urbo Itanhaém, che la marbordo de provinco São Paulo. Post du horoj kaj multaj senbazaj akuzoj chiuj estis liberigitaj. La rezervo estas en la gvarania vilagho "Rio Branco", tuj post la loko kie staras la traktoroj kaj kamionoj de la entrepreno "Rio Branco Mineradora e Construtora Ltda" (minekspluata entrepreno). La jhurnalistoj sukcesis kashi la fotografian filmon kiu pruvas la aktivadon de la traktoroj. La entrepreno daúre elcherpas la gruzon el rivero Branco, kiu fluas tra la rezervo, ech malpermesite, ekde de la 29a de aprilo, fare de Federacia Justico de urbo Santos. Surbaze de dokumentoj protokolitaj fare de CAVE (Verda Alternativa Kolektivo), Publika Ministerio jugh-decidis opozicie al la entrepreno kiu ne havas la dokumentojn: Studo pri la Natur-media Shoko kaj Raporto pri Shoko en Natur-medio. komentu chi raporton | | MOVADO OPOZICIE AL FRENEZULEJOJ | May 12 | | Verkisto kiu denuncis la frenezulejojn estas cenzurata kaj persekutata  Verkisto Austregésilo Carrano Bueno, verkinto de la libro "Kanto de la Malbenitoj" (el kiu originis la filmo "Besto kun Sep Kapoj") ricevas serion da juraj procesoj pro la denuncoj raportitaj en sia libro. La libro de Carrano kaj la filmo (surbaze de la libro) ighis sukcesaj inter la publiko pro la denunco pri malbonaj traktoj kaj torturoj suferataj de la malsanuloj internigitaj en psikiatriaj institucioj. Kuracistoj kaj institucioj kiuj estis denuncitaj reagis per starigo de procesoj kontraú la verkisto. Unu el tiuj procesoj kaúzigis la kasacion de la libro (kiuj estis retiritaj el la libro-vendejoj): alia proceso, postulas repagon de 5 mil realoj chiam kiam la verkisto mencios en la presitaj amas-komunikiloj la nomon de la psikiatriaj hospitaloj kaj de la kuracistoj kiuj torturis lin. Aktivuloj de la kontraú-frenezuleja movado petas ke solidarecaj homoj al la movado skribu repudiajn mesaghojn al la institucioj kiuj starigis jurajn procesojn postulante la tujan finon al la kasacio de la libro "Kanto de la Malbenitoj". komentu chi raporton | | LIBERA PROGRAMARO | May 09 | | Universitato malpermesas, ke studento uzu liberan programaron  En marto, oni malpermesis al studento de post-universitata kurso de Universitato Mackenzie de urbo Sao Paulo, Alex Camacho Castilho, uzi liberan programaron en la lern-objekto pri modeloj de hejm-paghoj instruata de profesoro "Gian Zelada". La profesoro minacis redukti parton de poentoj de lia studo se la lernanto ne uzus programojn de proprietajhoj de Macromedia Dreamweaver, Adobe Photoshop kaj Microsoft Windows. La kunordiganto de la kurso, profesoro Ubirajara Carnevale de Moraes, post ricevo de protesta subskribo postulanta liberon pri elektado, respondis: "Jam de jardekoj la taksado, fare de profesoro estas surbaze de la lernata enhavo", malagnostikante modernajn pedagogiojn, kiuj celas disvolvighadon de kompetentoj, kiaj: scii aúdi, koni diversajn kulturojn, kaj labori en grupo. La Universitato montris malestimon por universitataj valoroj, kiaj diverseco kaj kulturado de ideoj, shajnigante, ke beleco de pentrajhoj de Picasso shuldighis al stampo de penikoj uzataj de li. La 25-an de marto, la studento transdonis sian studan raporton surbaze de la kopirajtaj programoj, evitante, ke siaj poentoj estus reduktita. La suba hejm-pagho enhavas elokventan manifeston, kiu kritikas la sintenon de la profesoro. Vidu la hejm-paghon che http://www.proprietario.cjb.net komentu chi raporton | | KOMUNIKADO | May 08 | | Aktivuloj okupas sidejon de ANATEL proteste pro la sigeladoj de radioj  En kunordigita ago direktita al 5 oficejoj de ANATEL (Nacia Instanco pri Komunikado) en Belo Horizonte, Goiânia, Porto Alegre, Rio de Janeiro kaj Sao Paulo, la aktivuloj, kiuj luktas por demokratiigo de la amas-komunikiloj, protestis pro la sigelado de liberaj kaj komunumaj radioj fare de ANATEL. En Sao Paulo, pli ol 30 aktivuloj okupis la oficejon de la direktoro de ANATEL, Sro Everaldo Gomes Pereira, postulante aúdiencon. En la aúdienco, Sro Everaldo ricevis trofeon (nome, ananason) pro tio ke li estas la direktoro kiu plej sigelas radiojn en Brazilo kaj ricevis ankaú manifeston proteste pro la sinteno de ANATEL, kiu defendas la grandajn komunikadajn entreprenojn. En Rio de Janeiro, aktivuloj eniris en la sidejon de ANATEL kaj postulis aúdiencon kun la direktoro Werner Steinert pri la sistema sigelado de liberaj kaj komunumaj radioj. Kiam la direktoro ricevis la ananasan trofeon li estis fotita, estis incitighema kaj minacis denunci la respondeculojn se la fotoj estus publikigitaj. En Porto Alegre, pli ol 20 aktivuloj estis malpermesitaj eniri en la sidejon de ANATEL kiu jam estis tute fermita. Ili faris grandan bruon kaj post kelka momento postulis ke la direktoron alproksimighu. Li tamen rifuzis aúdi la legadon de la manifesto. La manifestaciantoj skribis frazon sur la muro de la oficejo: "Komunuma radio ne estas krimo". Sao Paulo: Vidu la fotojn de la agado! 1, 2, 3 komentu chi raporton | | STUDENTA MOVADO | May 06 | | Studentoj pri biologio de USP riskas perdi akademian centron  Post la starigo de esplora proceso akuze al direktoroj de "CABIO" - Akademia Centro de Biologio - en USP (Shtata Universitato de Sao Paulo), direktorino de Biologia Instituto provas nun, malgrandigi la sideojn de CABIO. La direktorino asertas ke la spaco uzata de CABIO, per atletejo, kopiejo, kaj lunchejo, bezonas reformojn, sed shi rifuzas postulojn de studentoj, inter ili, provizoran ejon por agado. La studentoj de la Instituto decidis en asembleo okupacii senchese la spacon, je la 5a de majo, lundon, lim-dato anoncita de la direktorino por ke la loko estu senokupacita. Helpo de chiuj estas bonvena pro la senchesa okupacio de la ejo. komentu chi raporton | | KOMUNUMAJ RADIOJ | May 04 | | 16 komunumaj radioj estis fermitaj en urbo Pelotas - RS Plu daúras la subpremado fare de ANATEL (Nacia Instanco pri Komunikado) al la komunumaj radioj. Chi foje, la instanco de la federacia registaro faris grandan agadon en urbo Pelotas, en provinco Rio Grande do Sul, kie la 16 radioj de la urbo kiuj elsendis sen legha permeso ricevis sigelajhon en la ekipajhoj. La agado okazis la 15an de aprilo matene, je la 8a horo kaj kvarono. Laú Jose Carlos Coimbra, radio-elsendanto de "Radio Comunidade de urbo Pelotas, la agado estis samtempa en chiuj radioj, por eviti ke iu scius kaj kaþus la ekipajhojn. Dekoj da agentoj de ANATEL kaj militistaj policistoj estis mobilizitaj, por surprizigi chiujn radiojn. Malgraú la minacoj, fare de ANATEL, en la sekva tago, chiuj radioj denove radio-elsendis. komentu chi raporton | | RAJTOJ DE LA BESTOJ | Apr 23 | | Grupoj luktas opozicie al la "bova dibochado" kaj al hundaj chas-veturiloj  Proksime de la Karesmo, organizoj por defendo de la bestaj rajtoj mobilizighas por malpermesi la feston "bovan dibochadon". La tradicio okazas chefe en provinco Santa Catarina kaj temas pri la persekutado kaj stumpado de bovoj fare de hom-amasoj, tiel nomataj "dibochantoj". La bestoj panikas, kaj multfoje forkuras en la maron provante fughi el la persekutado. La festo "bova dibochado" estis malpermesita fare de STJ - Supera Justica Tribunalo, sed ghis la lasta jaro, la registaro mem de provinco Santa Catarina ne zorgis por malpermesi la tradicion. Samtempe, organizoj el la tuta Brazilo startis fortan premon por la abolicio de la tiel nomata hundaj cxas-veturiloj (charo kiu cirkulas tra la urbo por kapti forlasitajn hundojn) kaj la arkaikajn metodojn po kontraûbatali la naski^gpovon de dom-bestoj. Hundoj estas ekstermataj en la brazilaj urboj sub la gvidado de la urbestraroj. La bestoj estas lasataj en ne taúgaj kaghoj, kie la risko pri infektado estas granda. La aktivuloj asertas ke oni ne rajtas fari naskigh-kvanto-mastrumadon pere de eútanazio, char tio estas malpermesata laú la legho pri krimoj al la natur-medioj. La Monda Sana Organizo agnoskas ke la kaptado kaj la senlima buchado de katoj kaj hundoj ne solvas la problemon kaj proponas arojn da alternativaj rimedoj plenumotaj fare de la socio por pritrakti la problemon. Foto | Video komentu chi raporton | | HOMAJ RAJTOJ | Apr 21 | | Kubo arestas kaj ekzekutas malakordantojn  La 12an de aprilo, kuba Justico kondamnis al morto tri virojn akuzitajn pro sekvestro de barko. La 02an de aprilo, la tri viroj sekvestris la barkon Baragua kaj provis shangxi la itineron al Usono. La ago okazis post sukcesa sekvestro, antauh kelkaj tagoj, de aviadilo fare de alia grupo. La jugh-proceso kaj la ekzekutoj okazis ne post 20 tagoj de la krimo, malebligante konsistan defendon aú apelacion. La jugho kaj la ekzekutoj okazigis protestojn de diversaj grupoj pri defendo de homaj rajtoj. Ekde la 18a de marto, kuba registaro intensigis persekutojn al politikaj kontraú-starantoj, per jughado de pli ol 75 homoj inter ili, jhurnalistoj, defendantoj de homaj rajtoj, posedantoj de privataj bibliotekoj kaj sendependaj sindikatistoj. La akuzitoj ricevis punojn, kiuj atingas ghis 28 jarojn de aresto. La komisiono pri homaj rajtoj de Unuighintaj Nacioj ne aprobis amendon prezentitan fare de Kostariko, kiu petis tujan liberigon de pli ol 70 arestitoj. Estis 31 voch-donoj kontraú 15, krom 7 sindetenoj, inkluzive de Brazilo. Usono celante politikajn profitojn kontraú la kuba registaro, premis la komisionon por altrudi elstarajn punojn al Kubo. La mort-puno estas forte kondamnata fare de grupoj pri homaj rajtoj kaj praktikata en landoj, kiuj havas tre malbonajn atencajn historiojn kiel ekzemple Usono (71 ekzekutoj en la lasta jaro), Chinio, (1076 ekzekutoj) kaj Irano (113 ekzekutoj). La plej granda parto de la landoj de la mondo jam abolis mort-punon por ordinaraj krimoj kaj chiujare, averaghe, tri landoj same decidas. komentu chi raporton | | KAMPARA REFORMO | Apr 17 | | Nacia Agado Kontraú la Latifundio  Miloj da senterenaj laboristoj estos en Marsho en diversaj brazilaj provincoj, por la Nacia Agado Kontraú la Latifundio, organizita en Brazilo fare de la Movado de la Kamparaj Senterenaj Laboristoj (MST) kaj movadoj ligitaj al "Via Campesina"(Vojo Kamparana). La agado plej grandighos en la Internacia Tago pri la Kamparana Lukto, la 17a de aprilo , dato de la Masakro de Eldorado dos Carajas kie 19 senterenaj laboristoj estis murditaj de la Militista Polico en la jaro 1996. Oni planas serion da eventoj konsciigaj, en la urboj sur la vojo de la marsho, cele klerigi la urbajn kaj kamparajn popolojn pri la problemoj kaúzitaj pro la subtenado al la latifundio kaj pro la manko de programo de Terenposeda Reformo serioza kaj efektiva. Laú informo de MST, Brazilo havas 27.556 latifundiojn (bienojn kun pli ol 2 mil hektaroj) kiuj okupas areon de chirkaú 43% el chiuj terenoj brazilaj. Kelkaj okupacioj de neproduktantaj latifundioj jam estis planitaj chi monate kaj aliaj estos planataj. komentu chi raporton | | POLICO | Apr 16 | | Eks-torturisto laboras en Informada Departamento de Polico  La polica delegito Aparecido Calandra, akuzita pro la gvidado de la senkompata esplora demandaro kaj tourturaj kunsidoj dum la militista diktaturo estis promociita al posteno en Departamento pri Informado de polico en provinco Sao Paulo. La timinda "kapitano Ubirajara", tiel kiel li estis nomata en la jaroj 70, estas en la listo de torturistoj de la grupo "Torturo Neniam Plu". Inter la viktimoj de Kapitano Ubirajara estas Hiroaki Torigoi, gvidanto de la "Movado por Popola Liberigo" kaj Carlos Nicolau Danielli, de Komunisma Partio de Brazilo. Malgraú sia granda viv-historio pri torturo, Calandra havas la apogon de la ghenerala polica delegito de Sao Paulo kaj ech de la provincestro de Sao Paulo, Geraldo Alckmin. Hejm-pagho de la Grupo Torturo Neniam Plu | Listo de la Torturistoj | Perforto en la Militista Diktaturo komentu chi raporton | | MEKSIKIO | Apr 11 | | Indighenaj meksikianoj estas minacataj je morto  La organizo de la indighenaj komunumoj de la Popola Indighena Konsilantaro "Ricardo Flores Magón" (CIPO-RFM) de urbo Oaxaca en Meksikio, estas ricevantaj seriojn de minacoj el pseúdo-militarismaj grupoj en la lastaj jaroj. La 4an de marto, chi jare, kiam la reprezentanto de CIPO-RFM, Raul Garcia, estis denuncata la minacojn el la pseúdo-militaristoj de urbo San Miguel Aloapam, homo de la federacia polico atakis lin cele al lia arestigo. La provo pri denunco, ighis ke la registaro de Murat pliviglighis la subpremadon al komunumo de Oaxaca. Entute estas centoj da kazoj pri torturo, malaperoj, murdoj, sekvestroj, atencoj pri homaj rajtoj kaj neleghaj arestigoj fare de la nacia kaj provinca registaroj. CIPO-RFM proponas internacian kampanjon por solidareco por eviti politikan genocidon en tiu indighena komunumo. Vidu la fotojn de CIPO-RFM komentu chi raporton | | AKTIVISMO | Apr 10 | | Nova faka portalo pri serchado por aktivuloj  Lanchita kiel malfermita kodo fare de la kolektivo "Resist", la portalo www.search.resist.ca estas mult-lingva hejm-pagho kreita por aktivuloj. En ghi. la vizitantoj sukcesos trovi hejm-paghojn kiuj pritraktas la mondan aktivismon, tekstojn pri radikala politiko kaj ech vegetaranajn receptojn. En ghi estas kadastro de pli ol 2,5 milionoj da hejm-paghoj, inter ili, estas la plej konataj aktivismaj hejm-paghoj: de Sendependa Centro de Amas-komunikiloj, Protest.net, Z Magazine, Infoshop.org kaj A-Infos. La hejm-pagho ne havas ian ajn propagandon kaj respektas la vizitantojn pere de kompromiso ne registri la serchojn por analizi la "profilojn" de la serchantojn. komentu chi raporton | | KOMUNIKADO | Apr 08 | | Komunuma radio en urbo Sorocaba estis fermita kaj helpanto estis arestita  Je la dua fojo, en iomete pli ol 6 monatoj, la komunuma radio 97,1 FM de urbo Sorocaba estis fermita fare de agentoj de ANATEL (Nacia Instanco pri Komunikado) kaj de Federacia Polico. Chi foje, krom elpreni la ekipajhojn sen jura rajtigo, 15 federaciaj policistoj, armitaj per mitraloj arestis helpanton de la deputitino Iara Bernardi (Laborista Partio) kiu estis helpanta la radion. La lastan 23an de septembro, la radio ricevis ankaú la viziton de la agentoj de ANATEL kaj de Federacia Polico kiam la ekipajhoj estis sigelitaj. Protestu che ANATEL kontraú la fermo de la radio. Ekde kiam la nova nacia registaro enpostenighis, tre malmulte shanghighis en la altrudema sinteno al la liberaj kaj komunumaj radistacioj. Radioj plue estas fermataj, dum permesoj por la radioj estas donataj nur al tiuj, kiuj posedas politikan kaj ekonomian potencon. Pli da radioj estis fermitaj en la tri unuaj monatoj de la regado de prezidanto Lula kompare kun periodo de tri monatoj de la regado de eks-prezidanto Fernando Henrique Cardoso. Publika aúdienco okazos en la venonta 5a de majo en urbo Rio de Janeiro por diskuti la situacion de la komunumaj radioj en la lando. komentu chi raporton | | PROTESTO | Mar 31 | | Virtuala okupacio kontraú la milito en Irako  La kolektivo de hejm-pagho-okupaciantoj "Electrohippies" estas organizanta grandan virtualan okupacion en la hejm-paghoj de la usonaj kaj britaj registaroj cele produkti "rezignon je servo" proteste pro la milito al Irako. La agado konsistas el diversaj aliroj kiuj povos bremsi la interretajn provizantojn de hejm-paghoj de la registaroj. La aliroj estas aútomate ligataj pere de interreta hejm-pagho. Por ke la agado estu plene sukcesa, necesas ke miloj da homoj partoprenu samtempe. Tial la aktivuloj estas instigataj partopreni la protestojn en la jenaj horaroj: (laú brazila tempo) 03:00-07:00, 08:30-12:30 e 16:30-20:30. En la unua semajno de agado, la hejm-pagho de la brita registaro "falis" divers-foje en la tagoj 23a kaj 27a de marto. Por partopreni la agadon, vi bezonas havi nur komputilon kaj konekseblecon al interreto kaj programon pri navigado (Explorer, Netscape, Mozilla, ktp) kapablan por "JavaScript" kaj "Mostrar Frames" (se vi komprenas nenion pri tio chi, ne gravas, char la aktualigitaj programoj ghenerale havas tiajn kapablajn rimedojn). La ago konsumos elstaran flankon de via komputilo sed vi daúre paralele povos navigi en interreto (tamen iomete pli malrapide). Se vi volas eluzi la tutan flankon por la agado malfermu samtempe du fenestrojn. Por partopreni tuj en la agado alklaku sur la tipo de konektado kiun vi havas: Malpli ol 56k (malrapida konektado per telefona aliro) | 56k (bona konektado telefona) | DSL aú per kabo | Konektado rapidega | Hejm-pagho de la organizado de la agado (en la angla) komentu chi raporton | | TRANSGENAJHOJ | Mar 30 | | Registaro permesas transgenan sojon  Post longa malfacila situacio, la federacia (brazila) registaro decidis, la lastan 27an de marto, permesi la internan komercon de la tuta transgena sojo, produktita en la lasta jaro, kreante dangheran precedenton. Nur en la provinco Rio Grande do Sul, 70% de la produktado estis infektita el semoj kontrabanditaj. Malgraú la peto de la organizoj kiuj luktas kontraú la transgenajhoj, por ke la infektita produktajho estus "forpasita al eksterlando", la registaro decidis permesi la internan komercon, sub la preteksto ke la eksportado okazigus la malprovizadon de la varo en Brazilo. Per tia decido, la registaro rompas la principojn pri prudento kaj agnoskas la sekurecon de la transgenajhoj. Aktivuloj kredas ke la mult-nacia entrepreno Monsanto, fabrikanto de la transgena sojo konata kiel "Roundup Ready" estis respondeca por la instigo al la nelegha uzo de la semo, donacante ilin senpage kaj sub-kashe al la kamparaj produktantoj. Laú enketo disvastigita, fare de IBOPE, en decembro 2002, 71% de la brazila popolo preferis ne konsumi transgenajhojn kaj opiniis ke la komercado de tiaj varoj devus esti malpermesata ghis kiam la riskoj por la sano kaj por la natura medio estus klaraj pere de konkludaj sciencaj raportoj. komentu chi raporton | | | | página 4 de 8 | | navegação | | 8 | 7 | 6 | 5 | 4 | 3 | 2 | 1
| |