about help contact join editorialpolicy newswire publish
 
Arquivo de editoriais
TRANSPORTO Dec 22
R$ 2,25 estas shtelo!

Gestudantoj de "Lukta Frunto por Duona Tarifo Interurba" kaj de "Movado por Paspermeso Libera" (Movimento pelo Passe Livre -MPL) manifestis vespere de la 14a de decembro kontraú la plialtigho de bus-tarifo inter urboj Maracanau kaj Fortaleza. La bileto kiu kostis R$ 2,10 estis plialtigita al R$ 2,25 kaj oni antaúvidas alian plialtighon en la venontaj semajnoj.

La manifestacio okazis en urbo Maracanau (provinco Cearao) kaj nombris 50 gemanifestaciantoj. Ili marshis tra diversaj stratoj de la urbo startinte de placo che Banko de Brazilo, obstrukciinte stratajn krucighejojn kaj malpermesite la veturadon de aútobusoj tra la irado. La loghantaro, apogante, simpatiis al la ago kontraú troprofita plialtigho. Estis disdonado de pamfletoj en la aútobusoj, bruligado de pneúoj, stucado de arboj kaj ili jhetis farbojn en la aútobusojn.

Vendredon, la 16an de decembro, la gestudantoj faris informan agon che domaro "Timbo" en urbo Maracanau pamfletante, tamburadante, kaj faris strategiajn blokadon de aútobusoj. La venonta manifestacio estos marde, la 20an de decembro je la 15a horo kiam ili koncentrighos che placo de stac-domo de urbo Maracanau.

komentu chi raporton
KONTRAÚ PINTKUNVENO DE AMERIKOJ Nov 04
Mar-del-Plato - Revoj, fumoj kaj arestoj

Pintkunveno de Amerikoj komencighis en la lasta vendredo, la 04an de novembro, en urbo Mar-del-Plato sub fortaj protestoj kaj multa polica arbritajho. Miloj da homoj okupis la stratojn de la marborda argentina urbo por protesti kontraú la kunsido de 34 amerikaj prezidantoj kaj chefe kontraú la cheesto de usona prezidanto George W. Bush.

La protestoj estis dividitaj en du chefaj frontoj - unuflanke estis la oficiala marsho, apogita de eks-futbalisto Diego Maradona kaj de argentina prezidanto mem, Sro. Néstor Kirchner, kaj en kiu partoprenis venezuela prezidanto Hugo Chávez, kiu diskursis en Popola Pintkunveno -, kaj aliflanke, estis la Kontraú-pint-kunvena Marsho, signita per rekta ago kaj per provo rompi la barilojn kiuj izoligis la prezidantojn de la aliaj partoj de la urbo. Laú "Kontraú-subprema Mar-del-Plata Frunto", 81 homoj estis arestitaj, kaj ghis mateno de chi sabato, 43 el ili ankoraú estis arestitaj.

La Pintkunveno daúre sekvas normale, sub la fuma nubo de bruligitaj transnaciaj vendejoj kaj de la larmigaj gasaj bomboj jhetitaj direkten al manifestaciantoj. Venezuela prezidanto Chavez en sia diskurso diris ke ALCA (Areo de Libera Komerco de Amerikoj) estus entombigita en Mar-del-Plato kaj ke en ghia loko prosperus ALBA'n (Bolivarana Alternativo por Amerikoj).

[ Fotoj  | Fotoj de la protesto ]

komentu chi raporton
NACIA STRIKO Oct 07
Bankoficistoj strikas

Bankoficistoj komencis nacian strikon hodiaú, la 6an de oktobro. El la 24 sindikatoj ligitaj al CUT (Unika Centralo de Laboristoj), nur 4 ankoraú ne strikis (en urboj Brasilia, Florianópolis, Porto Velho kaj Boa Vista). Inter iliaj postuloj elstarighas salajra plialtigho je 11,77% (anstataú plialtigho de 4% proponata de patrona federacio FENABAN (Nacia Federacio de Bankoj) kaj pli granda ricevo de "Gajnoj en Profitoj kaj Rezultoj".(Nur en la unua semestro chi jare, Banko "Bradesco" profitis je R$ 2,6 miliardoj, Banko "Itau" je R$ 2,5 miliardoj, Banko de Brazilo je R$ 2 miliardoj, Banko Santander je R$ 1 miliardo kaj Federacia Shpar-kaso je R$ 1 miliardo). La bank-oficista klaso ankaú postulas pli bonajn kondichojn en laboro, san-stato kaj por nepagoj de bank-tarifoj.

La kampanjo de la bankoficistoj, nomata "Ni konkeros chi someron" komencis per marshado la 11an de aúgusto, kiam estis prezentitaj siaj postuloj al la bankoj. La 14an de septembro, post unu monato, bankmastroj proponis plialtighon je 4% en salajroj. La 21an de septembro, la bankoficistoj faris novan manifestacion rifuzante publike tiun proponon kaj deklaris strikan staton. Dum la Nacia Renkontigho de Bank-oficistoj, la lastan sabaton, la klasa sindikato estis malpermesita, fare de "FENABAN", publikigi denuncon pri la bankmastroj per panelegoj.

En septembro de pasinta jaro, bankoficistoj transpasis estrarojn de sindikatoj en la tuta Brazilo - kiuj ne volis konflikti kun la federacia registaro - kaj ekflagrigis la plej grandan strikon en la historio de la bank-oficista klaso. Tiam estis striko de 33 tagoj kiu finis nur per decido de Supera Tribunalo de Laboro por plialtigho je 8,5% en la salajroj, la sama cifero proponita dekomence fare de Nacia Federacio de Bankoj. Tiam, la dekomenca postulo estis pri altigho de 25% en la salajroj (estante 8% pri inflacia remeto kaj 17% pri reala altigho).

komentu chi raporton
URAGANO KATRINA Sep 08
Malricha loghantaro estas neglektata de Bush

Unu semajno post la trapaso de uragano Katrina, kiu atingis fortege la Sud-Usonon, viktimoj en urbo Nova Orleans daúre atendas helpon kaj savon. Laú raporto de la loghantaro, la homoj kiuj estas forlasitaj estas ghenerale malrichaj, plimulte genigruloj kaj maljunaj, kiuj ne havis rimedojn por foriri de la urbo kiam la alvokoj por evakuado estis anoncitaj. La usona registaro estis bone informita pri la tuj minaca katastrofo - ekzistas registara instanco, la Nacia Centro pri Uraganoj, kies celo estas kontroli tiajn fenomenojn - sed ne iniciatis iu ajn preventan agon por helpi la loghantaron.

Nun, la urbo estas plene inundita, sen trinkebla akvo, elektra energio, kaj la telekomunikado estas hazarda. La helpo okazis malfrue, nur post 4 tagoj. Dum la postvivantoj serchis aflikte rimedojn kaj akvon en malzorgitaj lokoj, la grandaj amas-komunikiloj taksis ilin kiel rabistojn kaj la aútoritatoj sendis trupojn por protekti la proprietajhojn kaj "garantii la ordon", ghis tia grado, ke la provincestrino de Provinco Louisiana, Kathleen Blanco, asertis tiel: "se necesos, la soldatoj rajtos pafi kaj murdi. La gerabistoj sciu ke tiuj trupoj estas ekipitaj per mitraloj M-16 sharghitaj, ili (la trupoj) scias pafi por murdi kaj mi kredas ke ili faros tion".

La neglektado de la registaro pri helpo al tiuj familioj estas vidata kaj kritikata de la tuta mondo. Propon-oferoj aperas el chiuj flanko. La kuba prezidanto, Fidel Castro, propon-oferis chirkaú 1.100 gekuracistojn fakajn pri helpo en sav-agoj, kaj la venezuela prezidanto Chavez propon-oferis helikopterojn kaj aviadilojn; sed la plej granda parto el la propon-oferoj estas ignorataj. Louisiana estas provinco kiu havas historion pri inundoj kaj uraganoj, sed malgraú la ofta riska situacio, la Bush-regado, ekde jaro 2001, malgrandigis budgheton pri esploro kaj prevento de uraganoj. La ciferoj pri viktimoj kreskas chiutage sed taksado pri la tuta kvanto da viktimoj ankoraú ne povas esti kalkulata. La urbo estos eble senloghantara dum almenaú tri monatoj.

komentu chi raporton
KOMUNUMA RADIO Aug 17
Du homoj arestitaj en urbo Bauru (SP)

Du homoj estis arestitaj la 5an de aúgusto matene en kvartalo "Parque Jaraguá" en urbo Bauru (provinco São Paulo - SP), char ili estis akuzitaj funkciigi komunuman radiostacion (Canal Mais FM). Laú loghantino de tiu kvartalo, la polico agis perforte kontraú la posedanto de la radiostacio, kiu respondas al diversaj jughaj procesoj pro helpo al sia kvartalo pere de radiostacio.

La organizo "Asocio por Agado kaj Komunuma Partopreno de Kvartalo Parque Jaraguá" kune kun Radio "Canal Mais FM" estas gravaj en la postuloj por plibonigoj en la kvartalo, inter ili, la baza sanigado, rikoltado de rubo, asfaltado de stratoj, publika lumigo kaj konstruo de infan-vartejo. Pere de tiu radiostacio la popolo sukcesis, ke siaj postuloj estus plenumitaj.

La 14an de Majo, estis alvoko al Marsho por Libereco de Esprimado tra la urbocentro de Bauru, kie diversaj komunumoj strebis en la lukto pro demokratiigo en komunikado kaj "pro la reformoj agrara, urba kaj spektra", postulante la finon de persekutoj al komunumaj radiostacioj. Jen citajho de gazeto "La libereco" (A Liberdade) eldonita de "Asocio por Agado kaj Komunuma Partopreno de Kvartalo Parque Jaraguá": "tiu chi gazeto estis kreita pro la bezono de la Asocio denunci arbitrajn kaj malprogresemajn agojn fare de Anatel (Nacia Instanco pri Komunikado), kiu kune kun Federacia Polico volas bari la radiajn elsendojn de komunuma radiostacio "Canal Mais FM". Krom la gazeto, manifesto subskribita de diversaj kvartalaj organizoj cirkulis proteste pro la aresto de la posedanto de la radiostacio. La radiisto ankoraú estas malliberigita kaj informas, ke la radiostacio jam estis en leghiga proceso.

komentu chi raporton
HAITIO Jul 16
Trupoj de UN masakras loghantaron en popolaj kvartaloj

Trupoj de UN (Unuighintaj Nacioj) kaj PNH (Nacia Polico de Haitio) intensigis atakojn al loghantaro en Haitio.  La lastan 06an de julio, chirkaú 350 soldatoj de Misio de Unuighintaj Nacioj por la Stabileco de Haitio (Minustah) kaj PNH atakis kvartalon Cite Soleil, chirkaú-urbon de chefurbo Porto Príncipe.  Morto de almenaú 23 homoj estis konfirmita, sed la kvanto povas altighi al 80 homoj. Komandanto de la trupoj, brazilano Augusto Heleno Ribeiro, asertis ke la operaco konsistis el aresto de membro de armitaj grupoj, devenintaj el la kvartaloj kaj ke la soldatoj ne komencis la pafadon.

Laú raporto de haitia komisiono pri homaj rajtoj kaj de iu sindikata organizo de Usono, la popolo de la kvartalo asertas ke la atako celis membrojn de "Partio Lavalas" , al kiu estas membro prezidinto Jean Bertrand Aristide, eksigita en pucho en marto de jaro 2004, kaj geaktivistojn kiuj estas kontraúaj al milita okupaco de la lando fare de trupoj gvidataj de brazila registaro. Laú informo de atestanto kiu ne volis esti rekonita, homoj estis murditaj hejme, sur stratoj kaj en siaj laborejoj, ech se ili estis senarmitaj.

Inter la 31a de majo kaj la 29a de junio, chirkaú 50 homoj jam estis murditaj fare de trupoj de UN Kaj de PNH (Nacia Polico de Haitio). Laú ano de "Partio Lavalas", chiuj popolaj kvartaloj (Bel Air kaj Solino) estis trafataj de atakoj. Post la masakro, la 6an de julio, "Partio Lavalas" alvokis repudian manifestacion la 14an de julio. En la unuaj horoj de la 14a de julio, oni anoncis mortojn de aliaj ses hajtianoj, murditaj fare de trupoj de UN en kvartalo Cite Soleil (inkluzive tri infanoj, 9, 5 kaj  4 jaraj) Ech tiel, 5 mil homoj partoprenis manifestacion jhetinte shtonojn kaj botelojn en la soldatojn.

Pro tiuj chi faktoj, geaktivistoj decidis manifestacii la 13an de julio en Miami (Usono) antaú la brazila konsulejo. La 16an de julio okazos granda manifestacio antaú la sidejo de UN, en Nova Jorko (Usono). Kaj la 21an, oni organizas protestojn samtempajn en diversaj partoj de la mondo.

Fotoj

komentu chi raporton
TRANSPORTO Jun 09
Manifestacioj en urbo Blumenau postulas Senpagan Busan Bileton kaj ne altighon de tarifo

Centoj da manifestaciantoj protestadas preskaú chiutage sur stratoj de urbo Blumenau, kontraú la malrespekto al popolo en la nuna regado de urbestro João Paulo Kleinubing. La popolo postulas Senpagan Aútobusan Bileton por studantoj, ne-altighon de prezoj de busaj biletoj, kaj ne-abolon de "Libera Dimancho" (Domingo Livre), senpaga busa bileto en la lasta dimancho de chiu monato.

La lastan 5an de junion chi jare, noktomeze, la prezo de la bileto estis plialtigita de R$ 1,65 al R$ 1,85, je absurda 12% altigho en la tarifo, kaj en tiu momento, "Libera Dimancho" estis abolita. Krome, la urbestro havas aliajn intencojn: oni scias ke li volas anstataúigi la busajn kasistojn per elektronikaj mashinoj.

Vendredon, la 10an de junio, estos nova manifestacio sur la shtuparo de Katedralo São Paulo Apostolo (chef-preghejo) je la 18a horo.

komentu chi raporton
POLICA PERFORTO Apr 20
Marsho en Rio postulas finon de shtata kaj elitaj perfortoj

Vespere de la 15a de aprilo, vendrede, centoj da homoj marshis en centro de urbo Rio de Janeiro por rememori la chiutagan genocidon kiun la reganta klaso kaúzas en Brazilo. La Marsho kontraú Shtata kaj Elitaj Perfortoj startis el Preghejo Candelária cele al Justica Tribunalo, kaj malsupreniris tra Avenuo Rio Branco, per krioj kiaj: "sufichas de amas-buchado, murdista polico".

La polica perforto praktikata kontraú la malrichuloj estas struktura problemo de la brazila socio. "La malegaleco, la koncentrigho de richajhoj, la subteno de subprema aparato kiu estis muntita dum la tuta lasta jarcento kaj, chefe, dum la militista diktaturo, nuntempe reflektas en tia sistema perforto kaj en polica koruptado", klarigas Mauricio Campos, aktivulo de Frunto de Popola Lukto.

La manifestacio estis organizita de Reto de Komunumoj Kaj Movadoj Kontraú Perforto, Movado "Chu mi Rajtas Identigi Min?" kaj Movado de Sen-teraj Gelaboristoj (MST). La dato elektita por la manifestacio shuldighas pro la proksimeco de la dato de aliaj masakroj. La 16an de aprilo 2003, kvar homoj estis murditaj de la polico en Komunumo Borel, en urbo Rio de Janeiro. La 17an de la sama monato, antaú naú jaroj, 21 kamparaj senteraj gelaboristoj estis murditaj en masakro de Eldorado dos Carajás, en provinco Pará. Krom tio, la la 31an de marto chi jare, 30 homoj estis viktimoj de amas-buchado kaúzita de policistoj en urboj Nova Iguaçu kaj Queimados, en ebenajho de provinco Rio de Janeiro.

[Fotoj: I | II ]

komentu chi raporton
IRAKO Mar 22
Miloj da homoj manifestacias kontraú dujara okupacio

La 20an de marto de jaro 2003 la registaro de Usono iniciatis operacion de invado al Irako, farinte "preventan atakon" per la sinpravigo trovi kaj detrui amas-detruajn armilojn kaj faligi eks-diktatoron SaddaM Hussein.

Neniu amas-detrua armilo estis trovita. Tamen, la usona milita enmiskigho, helpita speciale de brita kaj itala registaroj, havigis kiel kolateralan efekton la perforton al civila loghantaro de la lando postrestante saldon de chirkaú 18 mortintoj. La invado trafas, vere, eksplicite ekonomiajn kaj politikajn celojn de la invadantaj landoj. Unu el la eroj plej citataj estas la superregado de la iraka petrolo.

En la tuta mondo, diversaj manifestacioj kontraú la okupacio okazis en la tagoj 19a kaj 20a de marto. Chi jare ili kontraústaris, krom la invado mem, la trajton de la laúshajna demokratio starigita en Irako por tiamaniere la registaro de George W. Bush povos konservi sian politikan kaj financan potencon, montrante malpli la forton de sia armeo. Oni ankaú malaprobas la nunan socian situacion de la lando, kiu neniel plibonighis post la invado. Pruvas tion chi la amasa rezistado de iraka popolo, kiu senmaskigis la farson pri la balotadoj.

Fotoj de Manifestacio en São Paulo: I | II

komentu chi raporton
Krizo en Bolivio Mar 12
Indighenoj denove blokadas vojojn

Ekde la 6a de Februaro la politika situacio en Bolivio estas nefirma. Popola ribelo, chefe de indighenaj grupoj, en diversaj partoj de la lando, efektivigas novajn blokadojn en aliroj de la chefaj urboj. Ili postulas rapidecon en aprobo de Legho pri Hidrokarbidoj, kiu celas malpermesi senbridan ekspluatadon de la du lastaj grandaj naturdotoj boliviaj - la tergaso kaj la petrolo - kaj ankaú ili postulas reformon en Konstitucianta Kunveno, cele ke estu agnoskata la kaúzo de la indighena-devenaj popoloj. Alia postulo estas la rapidigo de la jughado de eksprezidanto Sánchez de Lozada, kiu estas akuzita ordoni perfortan subpremadon al popolaj manifestacioj okazintaj en Oktobro de la jaro 2003 kontraú privatigoj plenumitaj dum sia regado.

Tia situacio kulminis en peto de demisio de la nuna prezidanto Carlos Mesa, la lastan 7an de Marto, post elparolo en televida nacia reto. La konservativa Parlamento - la sama de la regado de Lozada - voch-donis kontraú la peto, kio rezultigis gravan politikan venkon al la prezidanto, kiu eble postulos por regi malpli da rezisto.

Post la vetoo al la peto de rezigno, la prezidanto de Bolivio jam premas popolajn organizojn, promesante trakti per "Mano Justa" (severege) tiujn, kiuj efektivigos blokadojn. "El Alto", la malricha regiono de chefurbo La Paz, estis sidejo la lastan 11an de Marto, de renkontigho de 60 organizajoj kiuj decidis ignori la minacojn fare de Mesa kaj daúrigi la mobilizojn ghis kiam iliaj petoj estos plenumataj. En chi mardo, la 15an de Marto, devos okazi paralizo dum 48 horoj, kiu blokados chiujn chefajn elirejojn de la chefurbo.

komentu chi raporton
LOGHEJA RAJTO Feb 21
Urbestro de Goiânia iras en Brazilion por peti federacian aprobon pro eksproprietigo

Urbestro de Goiânia (Sro. Íris Rezende) kaj ministro pri Urboj (Sro. Olívio Dutra) renkontighis hieraú, la 22-an, en Ministrejo pri Urboj, por konversacii pri la daúra fiksigho de la familioj de Okupacio nomita "Reala Songho" (Sonho Real).

Íris Rezende insistas ke la kampo devas esti la sama pro la estimo kiujn la familioj havis pri ghi, kaj por eviti "ribeleman etoson en la urbo". Li diris ankaú ke la Ministro jam estis bone informita pri la situacio kaj li estus preta por helpi.

Lunde, la provincestro jam renkontighis kun la ministro kaj diris ke li ( la provincestro ) estas for de la pritraktoj pri la eksproprietigo de la areo che kvartalo  "Parque Oeste Industrial"  kaj li nur liverus akvon, elektron kaj subvencion por luado se la kampo estos alia.

Hodiaú okazos nova renkontigho inter la provincestro, la urbestro, reprezentanto de Ministro pri Urboj kaj la advokato de la familio Miguel Cançado, prezidanto de OAB (Brazila Advokata Ordeno) de provinco Goiás, kiu  jam informis ke la posedantoj de la tero ne volas vendi ghin kaj se okazos  eksproprietigo ili petos la Justican helpon.

Chiuj konstruajhoj de la loghantoj en la kampo de Kvartalo "Parque Oeste Industrial" estis malkonstruitaj hieraú.  La havajhoj de la familioj estis forprenitaj fare de la polico kaj forportataj al deponejo de urbo-domo de Goiânia.   La agado de la mashinoj en la loko estas afliktiga char eblaj pruvoj pri misuzo de aútoritato  kaj perforto fare de la polico estas detruataj.

komentu chi raporton
RAJTO JE LOGHADO Feb 16
Shtata subpremado vualas urbon Goiânia per funebro kaj protesto

Post perforta evikcio kiun suferis la 16an de februaro la familioj de okupejo "Sonho Real" ("Reala Songho"), kelkaj familioj pasigis la nokton en gminastikejo kaj aliaj familioj en la chef-preghejo de urbo Goiânia, char neniu alia publika loko estis rezervita por ke ili povus rifughi post la elloghejiigo. Diversaj raportoj pri misago de aútoritato kaj polica perforto estis informitaj al gevolontuloj de SCA (Sendependa Centro de Amas-komunikiloj ). Ech la najbaroj de la okupejo raportis pri atakoj kiujn ili ricevis fare de policistoj, kaj pro tio devis serchi kuracistan helpon.

Manifestacio okazis la 17an de februaro, je la 9a horo matene, antaú la chef-preghejo de urbo Goiânia por protesti kontraú perforto kaj por postuli punon al chiuj kulpuloj. Dum la manifestacio, che la kadavroj de du mortigintaj aktivuloj, Pedro Nascimento kaj Wagner da Silva Moreira, la sen-domuloj prizorgis la funebrajhojn. Meze de manifestacio, kash-penetritaj policistoj estis identigitaj de la sendomuloj kiam ili provis arestigi unu el la gvidantojn de la Okupo. Por provi eviti la arestigon, la sendomuloj amasighis chirkaú tiuj policistoj, kiuj siavice ekpafis divers-foje direkten al la hom-amaso, celante eskapi, kaj kuris en placon kie la Militista Polico (brazila provinca ghendarmaro) starigis barilon kaj tiel sukcesis protekti la penetrulojn.

Estas multaj raportoj pri aliaj murdoj kaj forta perforto fare de la militista polico kaj malaperintaj kadavroj (la plej jhusa raporto estas pri kadavroj jhetitaj en cisternoj aú bruligitaj). Ghis nun, oni diras ke estas diversaj homoj arestitaj kaj oni kalkulas pri 50 malaperintaj homoj surbaze en raportoj el sendomuloj.

komentu chi raporton
BALOTADO EN IRAKO Jan 30
5ª Monda Socia Forumo ignoras irakan rezistadon

La lastan 30an de Januaro okazis balotado en Irako. Laú la okupaciantaj potencoj, tiu fakto reprezentas unuan pashon pro demokratio; sed laú la iraka rezistado, ghi estus klopodo legitimi usonan invadon.

Pro pligrandigo de ondo de atakoj kaj bojkotoj al balotado, multaj homoj taksis ke etoso en Irako ne estis taúga por voch-donado. Ignorante peton de iraka popolo kaj de multaj estroj kaj politikaj gvidantoj, Usono rifuzis prokrasti la daton fiksitan.

Che Monda Socia Forumo (en Brazilo), la lukto de la iraka rezistado estis ignorata de la oficiala programo. Sammi Alaa kaj Sheik Jawad Al-Khalesi, ambaú membroj de grupoj kiuj partoprenas la irakan rezistadon, havis nur kolektivajn intervjuojn kun amas-komunikiloj kiel oportunecoj por manifestacii kontraúon al usona okupacio kaj al balotado en Irako.

La balotado jam finis en Irako, per partopreno de chirkaú 60% el la registritaj voch-donantoj. La kontrol-kalkulo apenaú komencis sed la irakaj shijaistoj jam parolas pri venko. Minacoj el ribelemuloj forpelis voch-donantojn en diversaj regionoj, dum teroristaj agoj okazis dum la tuta tago kaj postlasis almenaú 35 mortintojn.

komentu chi raporton
LABORISTOJ Jan 06
Gelaboristoj malokupas entreprenejon "Belmeq", sed daúre strikas

Gelaboristoj de metalurgia entrepreno Belmeq, che distrikto Nova Aparecida en urbo Campinas, malokupis la fabrikon, la 05an de januaro, pro ricevo de autoritatula ordono pri reintregrigho de posedajho sendita de la Justico al entreprenisto Luiz Mesavila Filho, posedanto de la entreprenejo. La polico estis en la loko kaj la grupo malokupis pace la fabrikon.

La gestrikantoj, gelaboristoj kiuj estis demisiitaj, chesigis la laboron kaj okupis la fabrikon la 10an de novembro 2004, proteste pro la demisio de 57 gelaboristoj kiuj ne ricevis salajrojn kaj aliajn laboristajn rajton. La bulteno "Folio el Metalo" (januaro/2005) eldonita de Sindikato de Metalurgiistoj de Campinas informas ke neregulajhoj fare de tiu entrepreno pri la gelaboristoj estas multaj: gelaboristoj jam de 4 jaroj ne akurate ricevas salajrojn, ne ricevas ankaú salajrojn pri monata libertempo perlaborita. Malgraú debetoj en bilanca salajro-folio de sociaj impostoj: INSS, FGTS kaj Renta Imposto, tiu mono ne estis sendita al koncernaj instancoj.

La gelaboristoj asertas ke rekomenco de laboro okazos nur post kiam la neregulajhoj estos solvitaj kaj kiam la salajroj kaj sociaj bonoj estos pagitaj. La grupo kiu okupis la entreprenejon asertas ke malgraú tio ke ili estis devigitaj malokupis ghin, ili restos protestantaj antaú la fabriko ghis kiam siaj postuloj estos plenumitaj. Dum la Sindikato de Metalurgiistoj kaj la entrepreno ne interkonsentos, la striko plu daúros.

Fotoj ekestere de fabriko

komentu chi raporton
AGRARA REFORMO Dec 17
Tri senteraj laboristoj estis murditaj en provinco Pernambuco

Laboristo Josuel Freitas da Silva estis murdita per du pafoj vespere de la lasta vendredo, (la 15an) en urbo São José da Coroa Grande, suda marbordo de provinco Pernambuco. Josuel vivis en kampadejo Manguinhos, en sam-noma kan-muelilo. Li kaj aliaj 80 familioj kampadantaj estis (kaj ankoraú estas) minacataj de dungitaj pafistoj de la momento kiam la senteruloj okupis la teron, fine de la jaro 2002. Ili faris diversajn denuncojn al loka polica agentejo kaj ankaú al Agrara Denuncejo de INCRA (Nacia Instituto de Koloniigo kaj Agrara Reformo).

Ankaú en kamparo de Pernambuco, en urbo Passira, du aliaj senteruloj estis murditaj, frumatene de la 17a de decembro. Ili estis fratoj kaj vivis en kampadejo "Greogório Bezerra", en bieno "Recreio". Ili estis hejme proksime de kampadejo, kiam dungitaj pafistoj invadis la lokon per pafadoj.

Post 4 tagoj de murdo de 5 senteruloj de MST (Movado de Sen-Teruloj) en urbo Felisburgo (MG) la lastan 20an de novembro, armitaj homoj atakis pafante kontraú 180 familioj kampadantaj en bieno "Recreio". Laú anoncite de amas-komunikiloj, superintendantino de INCRA en provinco Pernambuco estis en la loko kaj konstatis la ekziston de privataj milicioj subtenataj de la bienuloj por defendi siajn neproduktantajn latifundiojn.

En Brazilo, 46% de la teroj estas posedataj de 1% de la bienuloj. Ghi estas lando kiu estas en la dua loko en la skalo pri koncentrigho de teroj en la mondo.Laú fresha esploro de Episkopa Komisiono pri Tero (CPT), de Katolika Eklezio, 29 kamparaj laboristoj jam estis murditaj chijare en brazila kamparo.

komentu chi raporton
SEKSA DIVERSECO Dec 09
Legh-propono pri "resanigho" de gesamseksemuloj estis malakceptita en Rio

La lastan merkredon, la 08an de decembro, estis malakceptita en provinco Rio de Janeiro per 30 vochoj kontraú 6, legh-proponon 717/03, verkitan de provinca deputito kaj protestanta pastoro, Sro Edino Fonseca (PSC - Sociala Kristana Partio). La legho-projekto proponis utiligon de publikaj rimedoj por la kreado de centroj por "resanigho" de samseksemuloj cele igi ilin aliseksemulojn. Legh-propono antaúvidis destinon de rimedoj al "religiaj asocioj" por disvolvi tiajn programojn.

Tia anakronisma kaj antaújughema propono vekis indignon ne nur de samseksemaj grupoj, same kiel de diversaj organizajhoj de la civito. La 07an de decembro, antaú-tago de la balotado de la legh-propono, publika protesta ago arigis pli ol 40 asocioj ligitaj al homaj rajtoj kaj GLBT'j (Gejoj, Lesboj, Ambaúseksamuloj kaj Transgenruloj) antaú la sidejo de ALERJ (Leghodonanta Asembleo de provinco Rio de Janeiro) cele premi deputitojn por ke ili ne voch-donu por la legh-propono.

[ Fotoj I | IIIII ]

komentu chi raporton
KOMUNIKADO Nov 26
Barcelona SCA, nun ankaú en esperanto

La 8an de septembro, Asembleo de Sendependa Centro de Amas-komunikiloj (SCA) de Barcelona decidis aldoni esperanton kiel plej novan lingvan eblecon por siaj gelegantoj. De nun, raportoj de la centra kolumno, informoj pri SCA, kaj informoj de la dekstra kolumno de sia hejm-pagho en interreto estas legeblaj en chi tiu internacia lingvo. SCA de Brazilo ankaú havas esperantan version.

SCA de Barcelona enkondukas esperanton kiel novan lingvon eblecon kaj la kialoj estas klarigitaj en chef-artikolo: la uzado de chi lingvo kontribuas al pli justa mondo, en kiu neniu, pro naskigo aú ekonomia nivelo, havu pli da eblecoj scipovi la superregantajn lingvojn; tio estas, "ni celas eviti diskriminacion pro lingvaj kialoj". Hejm-pagho de barcelona SCA ankaú prezentas versiojn en la kataluna, hispana kaj angla lingvo.

| Hejm-pagho en esperanto de Barcelona SCA | Kataluna Esperanto-Asocio | /a> Kio estas esperanto | Enciklopedio Vikipedio en esperanto | Informoj pri esperanto en 62 lingvoj |

komentu chi raporton
PERFORTO EN KAMPARO Nov 21
Dungitaj pafistoj murdis kvin senterulojn kaj vundis dudek aliajn en MG

Kvin aktivuloj de MST (Movado de Senteruloj) mortis kaj aliaj 20 estis vunditaj en chisabata mateno, dum atako de 15 profesiaj murdistoj al Bieno "Nova Alegria", en urbo Felisburgo, che Valo de Jequitinhonha (provinco Minas Gerais). La dungitaj murdistoj ankaú bruligis dometojn kaj detruis posedajhojn de la tendumintaj familioj. La bieno estas sidejo de Kampadejo "Terra Prometida", kie 140 familioj de Movado de Kamparaj Senteraj Gelaboristoj (MST) estas kampadantaj ekde la komenco de jaro 2002.

La atako de dungitaj murdistoj okazis inter la 10a kaj 12a horo. Laú informoj de MST, la viktimoj estis: Iraguiar Ferreira da Silva, 23 jara, Miguel José dos Santos, 56 jara, Francisco Nascimento Rocha, 62 jara, Juvenal Jorge da Silva, 65 jara e Joaquim José dos Santos, 65 jara. Atestantoj asertis ke la dungitaj pafistoj alvenis al la kampadejo portante svenitan korpon de senterulo, kiu estis forte batita de la dungitaj murdistoj che la vojo aliranta al la kampadejo.

La unuaj enketoj de la masakro montras, ke farmisto Adriano Chafic Luedi, 37 jara, posedanto de tiu tero, estas la ordoninto de la krimo.

Chirkaú du jaroj antaúe, MST denuncis ke ghi ricevis morto-minacojn, ekde la okupo de la bieno. La polico jam arestis tri suspektitojn kiuj estis rekonitaj fare de aktivuloj de MST. La movado (de senteruloj) postulas la areston de chiuj respondeculoj de chi masakro. Kiel protesto, dimanchon, la 21an, aktivuloj de MST de provinco Minas Gerais blokis tri shoseojn dum kelkaj horoj.

komentu chi raporton
LOGHADO Oct 31
Sendomuloj provas okupi sep domojn en São Paulo

Je noktomezo inter la tagoj 31a de oktobro kaj 01a de novembro, centoj de sendomuloj kunordigis agadojn provante okupi 7 domojn en la urbo São Paulo. La agado estis organizita de diversaj movadoj de sendomaj laboristoj de la urbo, kiel MSTC (Movado de Sendomuloj de Centro de la urbo) kaj MMRC (Movado Pro Loghado de Centra Regiono) kiuj postulis domojn al sendomaj familioj.

La polico subpremis rapide kaj perforte la okupojn. Tri horojn post la agado, nur 3 domoj estis daúre okupitaj. La malokupo en la domo en strat-angulo che Strato Barão de Itapetininga kaj Strato Conselheiro Crispiniano estis farita per granda perforto. Post kiam la malokupo estis plenumita, la polico jhetis larmigajn bombojn kaj bombojn de morala efekto (shokigaj bomboj) direkten al sendomuloj kaj persekutis aktivulojn tra la dezertaj stratoj de la centro dum frumateno. Filma skipo kiu produktis publican filmon antaú Urba Teatro (unu kvadratajho proksima el la loko), ene de la konfuzo.

Fotoj: I | II | III | IV

komentu chi raporton
MONDO Sep 17
Richaj landoj malshatas Mondan Planon Kontraú Malricheco

Laú raporto de Fonduso de Popoloj de Unuighintaj Nacioj (United Nations Population Fund - UNFPA), la richaj landoj estas reduktantaj siajn donacojn al programo kiu estis kreita kadre de Programo de Agado el Kairo, de jaro 1994. Unuighintaj Nacioj opinias ke fiaskis la plano por batalo al malricheco kaj garantio de la homaj kaj reproduktaj rajtoj.

Nun, laú la raporto, la richaj landoj profitas al la programo nur US$ 3,1 miliardojn, anstataú US$ 6,1 miliardojn tiel kiel determinis en subskribita akordo.

 Tio signifas ke en chiu US$ l miliono ne investita en programoj pri familia planado, oni registras 360 mil nedeziratajn gravedecojn, 150 mil abortojn en necertaj kondichoj, 800 patrinajn mortojn, 11 mil mortojn de infanoj malpli ol 1 jaragha kaj 14 mil mortojn de infanoj malpli ol 5 jaraghaj.

komentu chi raporton
 
 
 
página 7 de 8
navegação

8 | 7 | 6 | 5 | 4 | 3 | 2 | 1