
Kiel vi fartas? Kiel vi fartas vidinte la hororon krevantan en via korto kaj ne en la vivchambro de via najbaro?
Kiel vi fartas kiam la timo premas vian bruston, kiam panikas lautega bruo, senbridas flamoj, falas konstruoj, kiam la terura odoro trudas sin en la pulmojn de senkulpaj homoj kiuj promenas kovritaj de sango kaj polvo?
Kiel vi fartas hodiau, en via propra hejmo, antau la malcerto de la estonto? Kiel oni eskapas el la shoko?
En shoko promenis, la 6an de augusto de 1945, la pretervivantoj de Hiroshimo. Nenio plustaris post kiam la usona bombardisto de l'Enola Gay faligis la bombon. Post kelkaj sekundoj, 80.000 homoj mortis. Aliaj 250.000 forpasis en la sekvaj jaroj pro la radioaktiveco. Tio estis malproksima milito, ech la televido ne ekzistis tiutempe.
Kiel vi fartas kiam la televido montras al vi la terurajn scenojn de la damna 11ª de septembro, kiu ne okazis en fora lando sed en la via?
Alian 11an de septembro, sed 28 jarojn pli frue, mortis prezidento Salvador Allende, batalante kontrau pucho planita de via registaro. Tiuj estis ankau hororaj tempoj. Sed tio okazis malproksime de via landlimo, en iu preskau nekonata sudamerika respubliketo.
La respubliketoj kushis en via forlasata korto kaj vi ne multe zorgis kiam viaj soldatoj alpashis sange kaj fajre trudante ilian vidpunkton.
Chu vi scias ke, inter 1824 kaj 1994, via lando invadis 73 fojojn latinamerikon? Viktimoj estis Puerto-Riko, Meksiko, Nikarakvo, Panamo, Haitio, Kolombio, Kubo, Honduro, Dominiko, Usonaj Virgulininsuloj, Salvadoro, Gvatemalo kaj Granado.
De preskau unu jarcento via lando militas. De la komenco de la dudekdua jarcento, preskau ne ekzistas milito en la mondo en kiu ne partoprenis la homoj el Pentagono. Kompreneble la bomboj chiam eksplodis for de via lando, escepte en Pearl Harbor, kiam la japanaj militaviado bombardis vian Sepan Shiparon en 1941. Sed chiam la hororo restis malproksime.
Kiam la Ghemelaj Turoj falis meze de la polvo, kiam vi spektis la scenojn tra la televido au audis la kriojn -char vi estis tie tiumatene-, chu vi pensis, dum sekundo, kion sentis la vjetnamaj kamparanoj dum multaj jaroj? En Manhattan homoj falis de tre alte de la turoj, kiel tragikaj marionetoj. En Vjetnamo la homoj ghemkriis char la napalmo daure kaj longe brulis en ilia karno kaj la morto ighis suferega, same kiel la morto de tiuj kiuj saltis de la altaj turoj al la abismo.
Via aviadilaro ne respektis iun ajn fabrikon au ponton en Jugoslavio. En Irako mortis 500.000 homoj. Duonan miliardon da homaj estajhoj forsegis la Operacio Shtormo de l'Dezerto...
Kiom da homoj elsangis en ekzotikaj kaj foraj landoj, kiaj Vjetnamo, Irako, Irano, Afganio, Libio, Angolo, Somalio, Kongo, Nikarakvo, Dominiko, Kambogho, Jugoslavio, Sudano kaj... senfina listo?
Chie la uzitaj kugloj estis fabrikitaj en fabrikoj de via lando, pafitaj de viaj knaboj, homoj salajritaj de via shtatdepartemento, nur por ke vi povu plu ghui la nordamerikan vivstilon.
Jam de preskau unu jarcento via lando militas kontrau chiu en la mondo. Mirige, via registaro spronas la Rajdantojn de l'Apokalipso nome de la libereco kaj la demokratio.
Sed vi sciu ke, lau multaj popoloj de la mondo (mondo en kiu chiutage mortas 24.000 homoj pro malsato au kuraceblaj malsanoj), Usono ne reprezentas liberecon sed malproksima kaj terura malamiko kiu semas militon, malsaton, timon kaj detruon.
La militaj konfliktoj chiam restis al vi malproksimaj sed, por tiuj kiuj ilin travivis, ghi farighis proksima kaj doloriga realo. Ili estis militoj kiuj faligis domojn sub la bomboj kaj terure mortigis la homojn. Plej multaj viktimoj, 90 elcento, estis civilaj, virinoj, maljunuloj, infanoj... flankaj militefektoj.
Kiel vi fartas kiam la hororo frapas vian pordon, ech se nur por unu sola tago? Kiel vi fartas kiam la viktimoj estas sekretariinoj, borsagentoj, purigistoj... kiuj akurate pagis siajn impostojn kaj neniam mortigis ech mushon?
Kiel vi fartas ene de l'timo? Kiel vi fartas, jankio, sciante ke, post tiom da tempo, finfine la milito trafis vin la 11an de septembro?
Gabriel García Márquez